Barato kaj plu
Education

Barato kaj plu

Om arrangementet

LA VERDA SALONO de Esperanto NSW invitas niajn membrojn al la monataj eventoj por Julio, Aŭgusto kaj Septembro 2026.

La evento okazos ĉiun 1an Sabaton de la monato en Esperanto Domo (143 Lawson St, Redfern) inter 12ptm kaj 2ptm. Bonvolu, noti en via kalendaro kaj ni ĝuu la lernadon, konektiĝon kaj interagon!!

JULIO - "Malkovro de Barato"
Gvidanto: Krutika Chitre (nova lernanto de Esperanto)
Dato: Sabato, la 4a de Julio

AŬGUSTO - “Kiel Dividi Vian Pasion Sen Timigi Homojn”
Gvidanto: Alan Turvey
Dato: Sabato, la 1a de Aŭgusto

SEPTEMBRO - “La Pola Lingvo Kaj Kiel Ĝi Influis Esperanton?”
Gvidanto: Mark Rodowicz
Dato: Sabato, la 5a de Septembro

Jen estas iom da priskribo de la eventoj:
JULIO - "Malkovro de Barato"
1. Glacirompilo: Kion nia publiko jam scias aŭ pensas pri Barato?
2. Barato kaj ĝia diverseco per bildoj - Manĝaĵoj, Pejzaĝoj, Transporto, Vilaĝoj kaj urboj, Dancformoj, Religioj, Vestaĵoj, Festoj, Geedziĝoj, Lingvoj
3. Interesaj kaj amuzaj faktoj pri Barato
4. Lernu iom da la hindia lingvo: bazaj salutoj kun Esperanto-tradukoj
5. Kvizo pri Barato
6. Interaga sesio: Demandoj pri Barato. Kiel vi sentas vin pri Barato nun? Ĉu via impreso ŝanĝiĝis?
7. Mallonga filmeto pri Barato aŭ Mumbajo
8. Preparado kaj gustumado de ĉajo (hinda teo) kaj panipurio (populara barata stratmanĝaĵo)

AŬGUSTO - “Kiel Dividi Vian Pasion Sen Timigi Homojn”
Ĉu vi pasias pri iu ideo, krea projekto, spirita praktiko, afero aŭ vizio, aû hazarde, lingvo — sed foje timas, ke homoj opinios vin stranga, tro intensa aŭ “tro multe”? Ĉi tiu praktika sesio estas por ĉiu, kiu volas dividi sian entuziasmon kun varmo, klareco kaj memfido, ne aperante trudema, mallerta aŭ obseda.
En ĉi tiu praktika kaj ludema sesio, ni esploros kiel komuniki entuziasmon tiel, ke ĝi invitas scivolemon anstataŭ reziston. Uzante Esperanton kiel ekzemplon, ni rigardos kiel enkadrigi grandajn ideojn, rakonti vian personan historion, uzi humuron, eviti “konvertan energion”, kaj paroli pri tio, ki

Sted

143 Lawson Street, Redfern

Veibeskrivelse

Denne uken i Sydney